Novaj libroj:


Belartaj Konkursoj 2017

Belartaj Konkursoj 2018 de UEA:

Belarta rikolto 2018

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

ISBN 9781595693860
124 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2018 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj kaj la skripton por la prezento de la premioj dum la UK...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Barnes&Noble / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de José Eduardo Rosa Crispim, Ewa Grochowska, Piero Lupo, Aleksandro Mitin, Gonçalo Neves, Laure Patas d'Illiers, Nicola Ruggiero, Zdravko Seles, Paulo Sérgio Viana, Amri Wandel; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj kaj la "Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018" verkitan de Miguel Fernández.

"En la nova subbranĉo Mikronovelo oni ricevis 38 verkojn ĝenerale alte aprecitajn de la responda juĝkomisiono. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun 7 monologoj kaj 90 laboroj partoprenintaj en la kutimaj branĉoj, konsistigis, sume, kun konsiderinda diferenco, la plej grandan nombron da konkursaĵoj (135 entute) ricevitaj en ajna el la Belartaj Konkursoj okazintaj en la lastaj 30 jaroj! Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la definitivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK." (Miguel Fernández en sia "Raporto")


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Erich-Dieter Krause:

Plena Vortaro Esperanto-Germana
Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch

ISBN 9781595693792 (Vol. 1 + 2, A-Z)

ISBN 9781595693808 (Vol. 1, A-K)
ISBN 9781595693815 (Vol. 2, L-Z)
1512 paĝoj, durkovrila.


La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / amazon.com / amazon.co.uk / amazon.de - uzu la suprajn ISBN-numerojn aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe aliaj retaj librovendejoj.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play - Vol. 1 / Vol. 2

Priskribo: La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj.

La leksika materialo konsiderinde superas tiun prezentitan en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, la aktuala unulingva normverko por Esperanto. La vortaro estas la rezulto de pli ol kvindekjara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj, inter kiuj Esperanto-publicaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo. Tio ĉi konsekvence rezultigis ekzemple, ke ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj. La vortaro krome konsideras la apartajn uzojn de la germana lingvo en Aŭstrio kaj Svislando kaj mencias, certagrade, ankaŭ regionismojn.


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni:

Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Komikso en Esperanto

ISBN 9781595693839
76 paĝoj.


Komikso verkita en Esperanto.Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Komikso verkita en Esperanto.

Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof - sed ne nur.

La volumo prezentas originalan komikson laŭ ideo kaj scenaranĝo de Federico Gobbo. La komikson li uzas por prezenti la fenomenon Esperanto en lingvolaboratorio organizita en Milana Montessori-lernejo, cele al lernejanoj kiuj havas 11-14 jarojn. La desegnoj kaj bildoj - ekde krajonigo ĝis inkigo - estas originalaĵoj de Yuri Gamberoni. Post la komikso aperas eseo pri originala komiksarto, kiu priskribas la didaktikan ideon malantaŭ la komikso mem.


Ulrich Lins Festlibro

Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara, Kimura Goro Christoph (red.):

En la mondon venis nova lingvo
Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins

ISBN 9781595693785
710 paĝoj. Tola bindo kun kromkovrilo.


En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno....

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno.

Okupiĝante pri la akademia interŝanĝo inter Germanio kaj aliaj landoj kaj laborante en Tokio sume ĉirkaŭ dek jarojn, D-ro Lins aktivadis en sia profesia kariero interalie por ligi la Okcidenton kaj la Orienton.

Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia ĉefverko, La Danĝera Lingvo, aperis en pluraj versioj foje kun funda reverkado de la teksto kaj estis tradukita en nombro da naciaj lingvoj.

Per ĉi tiu volumo la aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoroj deziras esprimi sinceran dankon al la jubileulo pro ĉio, kion li faris dum pli ol kvar jardekoj.

Ulrich Lins ne nur estas elstara historiisto de la Esperanto-movado, sed en sia tuta profesia kaj esperantista vivo li penadis konstrui ponton inter Okcidento kaj Oriento. D-ro Lins havas ligon kun Japanio eĉ pli profundan ol oni scias, kaj enfokusiĝo en tiu aspekto, precipe en fruaj jaroj, donos pli klaran bildon pri la estiĝo de lia ĉefverko La danĝera lingvo en la historia kunteksto.

Ni deziras gratuli lin okaze de lia 75-jariĝo oferante al li ĉi tiun festlibron.


Detlev Blanke: International Planned Languages

Detlev Blanke:

International Planned Languages

Essays on Interlinguistics and Esperantology
Editors: Sabine Fiedler, Humphrey Tonkin
ISBN 9781595693778
228 paĝoj. Mola bindo. En la angla - In English.


The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world. In his publications, Blanke gives an overview of the history of language creation. He describes the most important planned language systems and presents various systems of classification. A special focus is put on Esperanto initiated by L.L. Zamenhof in 1887. —Sabine Fiedler

For Blanke, a planned language was essentially a tool: if it worked it was worthy of study and use; if it failed to work, he was interested in why, though at the same time careful to avoid value judgments. Blanke himself spoke a planned language, namely Esperanto, and recognised this language and language projects like it as arising out of a coherent theoretical base and addressing a recognisable problem. Essentially independently of the sociolinguistic school in the west, Blanke had reached a similar conclusion: if a language phenomenon exists, it is worthy of scholarly examination in itself. Blanke was particularly interested in how planned languages related to ethnic languages, how the 'artificiality' of, say, Esperanto extended to, indeed was synonymous with, the 'artfulness' of ethnic language, and how planned language could solve taxonomic and terminological problems. —Humphrey Tonkin


Reklamo:


Sensorteco

Imre Kertész:

Sensorteco

Romano. Tradukis el la hungara: István Ertl
2a eldono. SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
ISBN 9781595693761
216 paĝoj. Mola bindo


Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra... Mi esperas ke mi sukcesis trafi la ĝus­tan tonon. — István Ertl

Ĉe la legado de Sensorteco indas distingi du aspektojn: la kon­si­deron pri Kertész mem, kaj tiun pri la literaturo de Ŝoa'. Tuj kaptas onin la voĉo de la libro. Ĝi havas karakteri­zan, klare dis­ting­eblan voĉon. Ne scipovante la hungaran, mi povas juĝi nur laŭ mia legado hebrea kaj germana. En ambaŭ lingvoj sentiĝas ke lia voĉo estas voĉo aparta... Estas klare ke por Kertész homa ekzisto prioritatas super judeco. Mi nomus lin verkisto unue ekzistisma, nur due juda, kiel preskaŭ ĉiuj kiuj verkis artnivele pri la Ŝoa'. Por Kertész Aŭŝvico estas la motoro, la bazo, kaj la infanaĝo. Ĝi estas por li lernejo, eĉ ferioj, eĉ nutraĵo – laŭ metaforo de Paul Celan: "nigra lakto". — Aharon Appelfeld

La kvazaŭfikcia rakontanto (Kertész ja mem travivis Aŭŝ­vicon kaj Buĥenvaldon kaj en sama aĝo) rediras sian rakon­ton deinterne, prezentante la faktojn de la juda vivo en Budapeŝto, de la kunŝovo de judoj unue en brikfarejoj kaj poste en fervojaj bestvagonoj – la faktojn pri la kamentuboj de Aŭŝvico kaj la pikdratoj de Buĥenvaldo – esence sen komentario... La internacia lingvo Esperanto konsistigas lingvon idealan por disvastigi la mesaĝon de la Holokaŭsto al plene internacia legantaro... Bele, ke ĝuste tiu ĉi verko havas sian lokon en la Serio Oriento-Okcidento de Univer­sala Esperanto-Asocio. — Humphrey Tonkin 


Sten Johansson Marina in Esperanto

Sten Johansson:

Marina ĉe la limo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693723
234 paĝoj. Mola bindo


Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Romano verkita originale en Esperanto: Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado. Plurajn el la personoj de la libro la leganto eble memoros el "Marina" (Mondial, 2013). Tamen Marina ĉe la limo estas sendependa verko.

Sten Johansson estas unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Li estas majstro de la novelarto, verkis krimroma­nojn kaj modernstilajn, realismajn prozaĵojn, kaj ekde 2008 ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina ĉe la limo" estas lia naŭa originala romano en Esperanto. 


Bo Sandelin: Adam Smith

Adam Smith. Vivo kaj verko

de Bo Sandelin

ISBN 9781595693686
86 paĝoj. Ekonomi-historia faklibreto. Biografio.

La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (Apple iBook; Nook, Kobo, Tolino, Android-legiloj, Sony Reader ktp.).

Priskribo: La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon ekde lia junaĝo en Kircaldy, tra la profesoreco pri moralfilozofio en Glasgovo, la restado en Francio kiel akompananto de juna nobelo, la reveno kaj finverkado de Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), ĝis lia oficado kiel fervora dogankomisaro. Kiel larĝspirita klerisma filozofo Smith verkis ne nur pri la ekonomio, sed ankaŭ pri natursciencoj, psikologio, juroscienco, arto, beletro kaj lingvoj. Lia baza socia sinteno estis liberala, sed ne estus ĝuste nomi lin pledanto por tuta foresto de ŝtata interveno en la ekonomion.  


Blanke: Esperanto kaj socialismo

Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la 'alia flanko' (3a eldono!!)

de Detlev Blanke

ISBN 9781595693525
64 paĝoj. Movadhistoria faklibreto.

Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?

Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (TRIA ELDONO 2017), kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiris al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo. 


Kalle Kniivilä: La strato de Tanja

Kalle Kniivilä:

La strato de Tanja

Originala nefikcia rakonto en Esperanto.

ISBN 9781595693556
160 paĝoj. Mola bindo

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Korina Klodt loĝas ĉi tie en la printempo de 1938, kiam ŝin meze de la nokto vekas fremdaj viroj en malhelaj vestoj, kiuj forportas ŝiajn gepatrojn. Ŝi neniam revidas ilin.

Antaŭ la revolucio la gepatroj de Tanja Saviĉeva havis bakejon en la sama domo. Dum la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito ŝiaj familianoj malsatmortas unu post la alia. Ŝi notas la datojn en kajereto. Fine sole ŝi restas.

En ŝia apartamento nun loĝas Aleksandr Uralov. Li memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la unuaj en la strato de Tanja, kiuj sukcesis aĉeti eksterlandan aŭton.

Tiuj estas kelkaj el la personoj renkontataj en la rakonto, kiu etendiĝas ekde la mondmilito kaj du revolucioj de 1917 ĝis la unua de majo 2017. Vera histo­rio pri la strato de Tanja.

"La strato de Tanja" estas la kvara libro de Kalle Kniivilä, post "Homoj de Putin" (2014, premio Kanava – plej bona faklibro de la jaro en Finnlando), "Krimeo estas nia" (2015) kaj "Idoj de la imperio" (2016, nomumita por la Granda Ĵurnalista Premio en Finnlando).


Belartaj Konkursoj 2017

Belartaj Konkursoj 2017 de UEA:

Belarta rikolto 2017

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

ISBN 9781595693600
154 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2017 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Nicolau Dols, Jesper Lykke Jacobsen, Lode Van de Velde, Ewa Grochowska, Laure Patas d'Illiers, Carys Goldy, Amir Naor, Roberto Lloancy, Javier Alcalde; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández).


Nazim Hikmet in Esperanto

Humprey Tonkin & Victor Sadler:

Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj

ISBN 9781595693518
104 paĝoj. Mola bindo

Terminaro por tradukantoj, kiuj frontas foje malfacilan "oficialan" terminologion, precipe rilate al Unuiĝintaj Nacioj kaj Universala Esperanto-Asocio. Krome: Listo de Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la 17 Celoj por Daŭripova Evoluo 2015-2030.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial /Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Terminaro por tradukantoj, kiuj frontas foje malfacilan "oficialan" terminologion, precipe rilate al Unuiĝintaj Nacioj kaj Universala Esperanto-Asocio. Krome: Listo de Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la 17 Celoj por Daŭripova Evoluo 2015-2030. Dua, forte reviziita kaj ampleksigita eldono.

Glossary for translators who are confronted by occasionally difficult "official" terminology, particularly that used by the United Nations, and by the UEA. In addition: Member States of the United Nations and the 17 Sustainable Development Goals 2015-2030.


Nazim Hikmet in Esperanto

Xosé Neira Vilas:

Memoraĵoj de kampara knabo

Romano tradukita el la galega en Esperanton
ISBN 9781595693464. Tradukis Suso Moinhos.
110 paĝoj. Mola bindo


SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 53. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo)

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas)

...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

Reago en la galega gazetaro: Farode Vigo, Praza Pública, El Correo Gallego, Atlantico, Sermos Galiza.


Nazim Hikmet in Esperanto

Sten Johansson:

El ombro de l' tempo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693419
198 paĝoj. Mola bindo


En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger... Plurajn jardekojn poste, kiam li estas konata verkisto de krimromanoj, eksedzo, patro de du filoj kaj en unujara disloĝa rilato kun instruistino, lin subite konfrontas kvardekjara virino kun surpriza novaĵo. -- La nova originala romano de Sten Johansson saltas plurfoje de la 70aj aroj al la nuntempo kaj retro, tiel kreante psikologian portreton de viro, kiu nur malfacile komprenas siajn komplikajn rilatojn al aliaj. Ĝi estas samtempe viva priskribo de certaj junularaj rondoj de la sveda socio en la 70aj jaroj. -- "El ombro de l' tempo" estas la naŭa romano de la aŭtoro. Ĉe Mondial aperis ĝis nun du el liaj romanoj ("Marina", 2013, kaj "Skabio", 2015) kaj du liaj tradukoj ("Insulanoj de Hemsö" de August Strindberg, 2006, kaj "La serioza ludo" de Hjalmar Söderberg, 2016).


Nazim Hikmet in Esperanto

Fritz Wollenberg (red.):

Jubilea Libro 1903 - 2014. Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj

ISBN 9781595693402
510 paĝoj. Mola bindo

Kun centoj da fotoj kaj dokumentoj!

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: (En Esperanto kaj la germana / in Esperanto und Deutsch)

En du Jubileaj Libroj (2006 kaj 2017) estas prezentita mozaiko de Esperanto-vivo en Berlino kaj Brandenburgio el 111 jaroj. La dua volumo enhavas kontribuojn pri la uzado de Esperanto en literaturo, scienco, lingvoinstruado kaj aliaj fakoj, ankaŭ de konataj Esperanto-aŭtoroj kiel ekzemple la japana sociolingvisto prof. Kimura Goro Christoph. Kun centoj da ilustraĵoj ---

In zwei Jubiläumsbüchern (2006 und 2017) wird ein Mosaik aus 111 Jahren Esperanto-Leben in Berlin und Brandenburg entfaltet. Beiträge zur Verwendung des Esperanto in Literatur, Wissenschaft, Sprachvermittlung und anderen Bereichen, auch von bekannten Esperanto-Autoren wie z. B. dem japanischen Soziolinguisten Prof. Kimura Goro Christoph, enthält der zweite Band. Mit Hunderten von Illustrationen.


Nazim Hikmet in Esperanto

Benoît Philippe:

Kvazaŭ varfo
Originalaj poemoj en Esperanto

ISBN 9781595693327
204 paĝoj. Mola bindo

Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unue venas supraĵa lego per tuja rimarko de la eksteraj dekor­aĵoj: oni frandas la son-elekton kaj la vort-varion; due, oni atingas la stilfigurojn kernaj por la komenca ŝajnsignifo. Dum tiu ĉi ŝtupo oni ektrovas eblajn kaj tamen brilajn vortludojn kiuj kune kun la stilfiguro kaj la fona, sed fajna, muziko, helpas la leganton trovi fine la poezian sencon... Kiel ĉe komenco de montara pado, iom post iom oni ekĝuas la varion de la floroj, kaj la multaj survojaj atingoj dum-iraj forgesigas la ŝvitigan penadon... Philippe ŝajnas plene aliĝi al la modernismo, kaj kiel pentristo prenas el sia paletro diversajn kolorojn, tiel li vortumas verse... Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto." (Nicola Ruggiero)


Nazim Hikmet in Esperanto

Nazim Hikmet:

Poezia Antologio
Serio Oriento-Okcidento, n-ro 51

ISBN 9781595693297
204 paĝoj. Mola bindo

Tradukis: Vasil Kadifeli
Traduko de poemoj de la plej konata maldekstra poeto de Turkujo.
Redaktis: Renato Corsetti, Hirotaka Masaaki (Vastalto)
Antaŭparolo de Mark Fettes

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Traduko de poemoj de la plej konataj maldekstra poeto de Turkujo: Laŭ iuj li estas mondfama poeto, sed laŭ aliaj li estas nur "poŝtkart­poeto", kaj laŭ aliaj li estas la fama poeto Nazim Hikmet kun siaj amoj kaj amoroj. Tamen tio, kio faris lin "Nazim Hikmet", estas lia eco de genia talento kiel komunisma poeto. '
"Tiuj, kiuj ne scias kiel rifuzi, ne povas percepti nian grandan poeton Nazim Hikmet. La komunisto Nazim Hikmet vidis militon, vivis amorojn, restis en malliberejoj, travojaĝis landojn kaj, alvokante aliajn poetojn por detrui idolojn, provis kaj zorgis, ke li mem ne fariĝu idolo. Liaj verkoj samtempe estis junaj kaj novaj." (Halil İbrahim Özcan, Vicprezidanto de la "Internacia PEN Turkujo" kaj estro de la "Komitato de Verkistoj en Malliberejo")
"Nazim Hikmet per siaj verkoj estas la atestanto de luktoj kaj homoj de la 20-a jarcento... Kaj per ĉi tiu libro lia vojaĝo portos lin al Esperantujo, kie liaj poemoj renkontiĝos kun novaj voĉoj kaj pensoj." Prof. Gündüz Vassaf


Belartaj Konkursoj 2016

Tatjana Auderskaja:

Intelektaj amuzoj.
Lingvaj ludoj en Esperanto

ISBN 9781595693228
114 paĝoj. Mola bindo

LITERAJ AMUZOJ - VORTAJ AMUZOJ - TEKSTAJ AMUZOJ - ŜERCAJ AMUZOJ - POEZIAJ AMUZOJ - KRUCENIGMOJ.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 11" (21,5 cm x 28 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: LITERAJ AMUZOJ - VORTAJ AMUZOJ - TEKSTAJ AMUZOJ - ŜERCAJ AMUZOJ - POEZIAJ AMUZOJ - KRUCENIGMOJ: "Diversaj lingvaj ludoj kaj amuzoj aperas en la gazetaro de Esperanto ekde ĝia naskiĝo. Antaŭnelonge estis eldonitaj serioj de krucenigmoj de Stano Marček, ĉifraĵoj de Nora Caragea... Sed ankoraŭ ne aperis diversflanka libro, kiu provus kunligi sub la sama kovrilo multajn specojn de plej variaj lingvaj amuzoj. Jen la provo. En tiu ĉi libro estas kunigitaj multaj amuzaj ludoj, de literaj ĝis tekstaj kaj eĉ poeziaj. Iuj estas kreitaj laŭ skemoj jam konataj (precipe en ruslingvaj intelektludaj medioj); aliaj estas inventitaj de la aŭtoro mem; sed ĉiuj estis aprobitaj de esperantista publiko dum iuj komunaj aranĝoj. Ni esperas, ke konatiĝi kun tiu vastega mondo de mensotrejnaj taskoj estas utile por ĉiu esperantisto, ekzercanta sian cerbon por propra plezuro kaj por la utilo kaj disvolviĝo de nia kara lingvo." (Tatjana Auderskaja)


Belartaj Konkursoj 2016

Belartaj Konkursoj 2016 de UEA:

Belarta rikolto 2016

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin kaj tekstoj de Baldur Ragnarsson pri la Belartaj Konkursoj.

ISBN 9781595693280
140 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2016 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin, kaj kroman materialon.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Antonio Valén, Benoît Philippe, Aleksandro Mitin, Valentin Melnikov, Jesper Lykke Jacobsen, Lenke Szász-Praid, Ewa Grochowska, Amir Naor, Steven D. Brewer, Raffaele del Re, Rafael Henrique Zerbetto, Jorge Camacho Cordón, Jesus Moinhos Pardavila; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj selektitajn alineojn el malnovaj raportoj de la Belartaj Konkursoj verkitaj de Baldur Ragnarsson.


Skabio, de Sten Johansson

Faka literaturo:

Lingua, Politica, Cultura.
Serta Gratulatoria in Honorem
Renato Corsetti

redaktita de Federico Gobbo
kun kontribuoj de 30 aŭtoroj - en Esperanto, kaj partoj en la itala kaj la angla.

ISBN 9781595693259
366 paĝoj. Malmola bindo kun kromkovrilo

En ĉi tiu volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj geamikoj de Renato Corsetti, okaze de lia 75-a datreveno.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

9" x 6" (proks. 23 cm x 15 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Google Play Books / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: En ĉi tiu volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj geamikoj de Renato Corsetti, okaze de lia 75-a datreveno. La agado de Renato Corsetti dum la lastaj kvar jardekoj estas tre varia kaj grava: ekde la engaĝiĝo por lingvaj rajtoj en la kampo de lingvopolitiko, al la strategia agado kadre de la Esperanto-movado, internacia kaj itala, ĝis la scienca esplorado en la fako psikolingvistika ĉe la Universitato "La Sapienza" de Romo. La bunteco de la kontribuaĵoj en ĉi tiu volumo, kaj enhave kaj lingve (estas kontribuaĵoj en Esperanto, la itala kaj la angla) atestas la grandan kapablon de Renato Corsetti komunikigi homojn, spertojn kaj agadojn tre malsimilajn inter si. La aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoro deziras esprimi dankon al la jubileulo pro ĉio kion li faris dum pli ol kvar jardekoj da senlaca agado.


Skabio, de Sten Johansson

Tradukita romano:

La serioza ludo

verkita de Hjalmar Söderberg
tradukita de Sten Johansson

ISBN 9781595693235
208 paĝoj. Mola bindo

"La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malantaŭ ĉi amrakonto estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj.

Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ŝajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto.

Hodiaŭ ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen (vidu la foton sur la kovrilo) dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj ĉefverkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "eĉ al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankoraŭ restas fajrero da vivo en ĝi. Supozeble ĝi devas unue morti, antaŭ ol li povas balzami ĝin." (Sten Johansson)

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda aŭtoro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo eĉ trifoje: en 1945 kaj 1977 – kaj nun denove en 2016."


Krimeo estas nia

Idoj de la imperio. La rusoj en Baltio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595693198
186 paĝoj. Aktuala originalaĵo nefikcia.
Mola bindo

Por sia tria libro, Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?
En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.

Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?

En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.

Pri Idoj de la imperio:
La intervjustilo de Kniivilä estas ŝparema kaj elektra. Li portretas homojn kun plej diversaj pensoj kaj opinioj, ne juĝante nek demonigante. En la konkludoj aperas la akraj analizoj kiuj klarigas la konsekvencojn de la nuntempa rusia politiko.
Maria Georgieva, Svenska Dagbladet

Kalle Kniivilä estas ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet en Lund, Svedio. Pli frue aperis de li en Esperanto Homoj de Putin (2014, dua eldono 2016) kaj Krimeo estas nia (2015).